Ĉina ĉefministro Li Keqiang lunde diris, farante la raporton pri la registara laboro en la malferma kunveno de la 1a sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso de Ĉinio, ke la financa deficito por 2018 estas projektita je la nivelo de 2,6% kun 2,38 duilionoj da juanoj. Li diris, ke reguligo de la proporcio de la financa deficito celas doni pli da politika spaco por makroreguligo.