Ĉinio pliigos konsumadon kaj efikan investadon

(GMT+08:00) 2018-03-05 10:58:49     Redaktoro:Ĝoja

La raporto pri la registara laboro, lunde prezentita de la ĉina registaro al la plej alta leĝdona instanco, montras, ke en 2018 Ĉinio akcelos konsuman eskaladon, disvolvos novajn modelojn de konsumado kaj ludos la ŝlosilan rolon de investo en plibonigo de strukturo de la provizado.

La raporto diras, ke Ĉinio refoje plilongigos je 3 jaroj la favoran politikon pri imposto de aĉeto de aŭtoj uzantaj novajn energiojn, plenumos novraŭndan programojn pri gravaj teknikaj reformoj kaj eskaladoj, realigos rimedojn por stimuli privatan investon kaj komencos amason da programoj kun granda altiro sur la kampoj de fervojo, civila aviado, asociita gaso kaj telekomunikado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin