La raporto diras, ke Ĉinio vigle partoprenos reformojn, perfektigos tutgloban administradon kaj sin dediĉos al konstruo de malferma monda ekonomio. Ĉinio stimulos kunordigon kaj kunlaboron inter potencoj, profundigos kun najbaraj landoj bonnajbarecon kaj komunan evoluadon. Ĉinio bone organizos jarkunvenon de Bo'ao-Forumo por Azio, pintkunvenon de Ŝanhaĵa Kunlabora Organizo kaj pintkunvenon de la forumo de ĉin-afrika kunlaboro. Ĉinio plue ludos la rolon kiel respondeca potenco por solvi tiklajn problemojn internaciajn kaj regionajn. Ĉinio perfektigos sistemon pri sekureco kaj garantio de eksterlandaj interesoj.