Ĉefministro Li Keqiang faras la raporton pri la registara laboro en la malferma kunveno. Vicprezidanto kaj ĝenerala sekretario de la Konstanta Komitato de la 12a Nacia Popola Kongreso, Wang Chen faros al la kunveno la raporton pri amendo al la konstitucio.
Laŭ la tagordo de la sesio, krom la raporto pri la registara laboro, la raporto pri la laboro de la Konstanta Komitato de la NPK kaj laborraportoj de la Plej Supera Popola Juĝejo kaj la Plej Supera Popola Prokurorejo, la deputitoj por la Nacia Popola Kongreso ekzamenos ankaŭ la projekton de amendo al la konstitucio, la projekton de la leĝo pri kontrolo kaj projekton de reformo de institucioj de la Ŝtata Konsilio kaj elektos kaj decidos membrojn de ŝtataj organoj.