Malfermiĝis 1a sesio de 13a Nacia Popla Kongreso de Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-03-05 13:44:35     Redaktoro:Yu

La 13a Nacia Popola Kongreso (NPK), la nacia leĝdona instanco de Ĉinio, komencis sian unuan sesion lunde matene en la Granda Popola Halo en Pekino. Xi Jinping kaj aliaj gvidantoj de la partio kaj ŝtato ĉeestas la malferman kunvenon.

Ĉefministro Li Keqiang faras la raporton pri la registara laboro en la malferma kunveno. Vicprezidanto kaj ĝenerala sekretario de la Konstanta Komitato de la 12a Nacia Popola Kongreso, Wang Chen faros al la kunveno la raporton pri amendo al la konstitucio.

Laŭ la tagordo de la sesio, krom la raporto pri la registara laboro, la raporto pri la laboro de la Konstanta Komitato de la NPK kaj laborraportoj de la Plej Supera Popola Juĝejo kaj la Plej Supera Popola Prokurorejo, la deputitoj por la Nacia Popola Kongreso ekzamenos ankaŭ la projekton de amendo al la konstitucio, la projekton de la leĝo pri kontrolo kaj planon pri reformo de institucioj de la Ŝtata Konsilio kaj elektos kaj decidos membrojn de ŝtataj organoj.

En la raporto pri la registara laboro, ĉefministro Li Keqiang diris, ke Ĉinio malfermos siajn pordojn pli larĝe al fremdlandaj investantoj ĉi-jare per kompleta malfermo de sia ĝenerala fabrikado kaj vastigos aliron al multaj aliaj sektoroj.

Li diris, ke fremdlandaj investantoj havos pli larĝan aliron al sektoroj, kiel ekzemple telekomunikado, medicinaj servoj, edukado, prizorgo de maljunuloj kaj novenergiaj veturiloj. Li akcentis, ke Ĉinio ellaboros samajn enmerkatigajn normojn por ĉinaj kaj fremdlandaj bankoj.

La ĉefministro diris, ke Ĉinio plu reduktos la malriĉan kamparan loĝantaron je pli ol 10 milionoj da homoj, inkluzive de 2,8 milionoj da homoj, kiuj devas esti translokitaj el neloĝeblaj regionoj. Ĉinio klopodos plu por subteni regionojn influitajn de ekstrema malriĉeco, kaj la malriĉec-reduktaj fondusoj kaj rilataj pagoj por transloĝigo, nove aldonitaj en la centran buĝeton, estos asignitaj ĉefe al ĉi tiuj regionoj.

Laŭ la raporto de la registara laboro, Ĉinio starigis sian celon de ekonomia kresko je ĉirkaŭ 6,5% por 2018, senŝanĝe kun tio por 2017. Konsidere pri la ekonomia fundamento de Ĉinio kaj ĝia kapablo por kreado de laborpostenoj, la kresko de la malneta enlanda produkto je ĉirkaŭ 6,5% ebligos al Ĉinio realigi relative plenan dungiĝon.

La raporto montris, ke Ĉinio celas teni inflacion sur la nivelo de ĉirkaŭ 3% kaj krei pli ol 11 milionojn da novaj urbaj laborpostenoj. La esplorita urba senlaboreco estas projektita ene de 5,5%, kaj la registrita urba senlaboreco projektita ene de 4,5%.

La ĉefministro diris ankaŭ, ke Ĉinio aktive partoprenos en reformo kaj plibonigo de la tutmonda regado, sin dediĉos al konstruo de malferma ekonomio, profundigos amikecon kaj komunan disvolvadon kun najbaraj landoj kaj fortigos la unuecon kun evoluantaj landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin