Xi: Ĉina politikpartia sistemo estas granda kontribuo al politika civilizacio

(GMT+08:00) 2018-03-05 15:15:35     Redaktoro:Yu

Prezidanto Xi Jinping diris, ke la sistemo de multpartia kunlaboro kaj politika konsultado sub la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) estas granda kontribuo al politika civilizacio de la homaro.

Tio estas nova tipo de politikpartia sistemo kreskanta el la grundo de Ĉinio, diris Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, kiam li ĉeestis komunan diskuton kun membroj de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK) el du ne-komunistaj partioj, tiuj sen partia aparteno kaj tiuj de la sektoro de revenintaj eksterlandaj ĉinoj, en la unua sesio de la 13a Nacia Komitato de la ĈPPKK.

Xi diris, ke la sistemo estas nova, ĉar ĝi kombinas marksismajn politikpartiajn teoriojn kun la realo de Ĉinio kaj vere, vaste kaj longtempe reprezentas fundamentajn interesojn de ĉiuj homoj kaj ĉiuj etnaj grupoj kaj plenumas ilian aspiron, evitante la difektojn de la eksmoda partia sistemo, kiu reprezentas nur elektitan malmulton aŭ akiritajn interesojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin