Malneta enlanda produkto de Ĉinio pliiĝos je preskaŭ 6,5% en 2018

(GMT+08:00) 2018-03-05 10:11:59     Redaktoro:祃璟琳

Laŭ la raporto lunde prezentita de la ĉina registaro al la plej alta leĝdona instanco, la malneta enlanda produkto de Ĉinio pliiĝos je preskaŭ 6,5% en 2018; la loĝantara konsuma prezindico pliiĝos je preskaŭ 3%; la nombro de nove aldonitaj laborpostenoj de urboj superos 11 milionojn; la registrita senlaboreco de urbanoj estos regata sub 5,5% kaj la registrita senlaboreco de urbanoj estos malpli ol 4,5%.

La raporto diras, ke la registrita senlaboreco de urbanoj kovras konstantajn loĝantojn en urboj, inkluzive de kamparanaj laborantoj; ĉijare oni unuafoje metis tiun indicon en la atendatan celon, por amplekse montri la situacion de dungado kaj enkorpigi postulon de komuna disvolviĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin