Ĉinio antaŭenigos altkvalitan disvolviĝon per altnivela malfermo

(GMT+08:00) 2018-03-05 10:53:12     Redaktoro:祃璟琳

Lunde ĉina ĉefministro Li Keqiang diris, ke ĉijare Ĉinio antaŭenigos altkvalitan disvolviĝon per altnivela malfermo. Li diris, ke Ĉinio antaŭenpuŝos konstruadon de internacia kanalo, profundigos kunlaboron laŭ landlimaj regionoj, plivastigos internacian produkkapablan kunlaboron, vastigos malfermon de la okcidenta landparto, interna ĉeftero kaj landlimaj regionoj kaj antaŭepuŝos internacian kunlaboron sub la iniciato de Zono kaj Vojo; fortigos kunordigon de internaciaj ekonomiaj kaj komercaj reguloj; amplekse malfermos ĝeneralan fabrikadon; plivastigos malfermon de telekomunikado, kuracado, eduko, prizorgo de maljunuloj kaj novenergia aŭto; malstreĉos aŭ nuligos malpermeson de proporcio de fremdaj investoj en kanko, valorpapero, fondusa administro, templima komerco kaj finanaj aktivoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin