Ĉinio firme kaj forte protektos ŝtatan suverenecon, sekurecon kaj disvolvajn interesojn

(GMT+08:00) 2018-03-05 11:07:51     Redaktoro:祃璟琳

Laŭ la raporto lunde prezentita de la ĉina registaro al la plej alta leĝdona instanco, en 2018 Ĉinio firme iros sur la vojo de fortigo de la armeo kun ĉinaj trajtoj kaj firme kaj forte protektos ŝtatan suverenecon, sekurecon kaj disvolvajn interesojn.

La raporto diras, ke Ĉinio firmigos la gvidan lokon de la pensoj de Xi Jinping pri defendo kaj armea konstruado, persistos en la bazaj principoj kaj sistemoj de la absoluta gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio super la armeo, ĉiuflanke kaj profunde efektivigos respondecon de prezidanto de la Centra Milita Komisiono. Ĉinio plue antaŭenigos reformon de defendo kaj armeo, konstruos forte modernan maran kaj aeran defendon, fortigos popolan edukadon pri defendo, profundigos reformon de defenda scienca kaj teknika industrio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin