Internaciaj amaskomunikiloj atentas labrraporton de ĉina registaro

(GMT+08:00) 2018-03-06 13:15:05     Redaktoro:Selena

Ĉina ĉefministro Li Keqiang lunde faris la raporton pri la registara laboro al la 1a sesio de 13a Nacia Popla Kongreso de Ĉinio, retrorigardante la laboron de la registaro dum la pasintaj kvin jaroj kaj farante aranĝon por la registara laboro en 2018. Ĉefaj amaskomunikiloj de diversaj landoj donis grandan atenton al la raporto.

La novaĵ-agentejo Reuters opiniis, ke la stabila kresko de la ĉina ekonomio estas ŝlosilo dum atingo de la du cent-jaraj celoj de Ĉinio.

La novaĵ-agentejo Associated Press fokusiĝi pri la klopodoj, faritaj de Ĉinio por profundigi proviz-flankan strukturan reformon kaj rapidigi konstruon de potenca lando de progresinta fabrikado.

La novaĵ-agentejo agentejo Rossiya Segodnya donis atenton al politiko pri pord-malfermo, precipeal rimedoj prenitaj de Ĉinio por stimuli stabilan kreskon de fremdaj investoj. Laŭ la raporto, Ĉinio amplekse malfermos ĝeneralan fabrikadon kaj plivastigos la malfermon de telekomunikado, medicino, eduko, prizorgo de maljunuloj kaj novenergia aŭto.

Ankaŭ japanaj, vjetnamaj, sud-koreaj, tajlandaj, aŭstraliaj kaj singapuraj amaskomunikiloj raportis la malfermon de la jara sesio de la Nacia Popla Kongreso de Ĉinio kaj la raporton pri la registara laboro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin