Ĉina prezidanto substrekas disvolvadon de altkvalita ekonomio

(GMT+08:00) 2018-03-06 13:53:21     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris lunde, ke la fokuso de altkvalita ekonomia disvolvado devas esti metita sur transformadon kaj ĝisdatigon de industrioj.

Klopodoj devas esti faritaj por fortigi kaj plibonigi la realan ekonomion, Xi diris, kiam li aliĝis al la grupa diskuto kun la deputitoj el la Aŭtonoma Regiono de la Interna Mongolio en la unua sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso (NPK), la nacia leĝdona instanco de Ĉinio.

La ĉina ekonomio transiris de la fazo de rapida kresko al la etapo de altkvalita disvolvado, diris Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, avertante, ke malnovaj pensmanieroj povas konduki Ĉinion al preskaŭ neniu loko kaj maltrafi valorajn ŝancojn. Xi rimarkigis, ke lokaj registaroj devas plene uzi siajn avantaĝojn kaj ekspluati sian potencialon por disvolvi pli da novaj, pintklasaj, alte valoraldonaj industrioj kun granda intenso de kapitalo kaj tekniko, formante multdimensian kaj multkolonan strukturon de moderna industrio. La Aŭtonoma Regiono de la Interna Mongolio devas disvolvi la modernan energisektoron per sekvado de la nova tutmonda industria tendenco. La industria ĉeno de la energisektoro devas esti etendita kaj la uzateco pliigita.

Li ankaŭ vokis la regionon evoluigi modernan manufakturadon, modernajn servojn kaj aliajn novajn sektorojn, ekzemple novan materialon, biomedicinon, elektronikon kaj informon, energiŝparadon kaj mediprotekton por aldoni novan movforton de kreskado. Xi diris, ke la regiono devas intensigi la infrastrukturan disvolvadoon kaj plene uzi sian geografian pozicion por plibonigi asignadon de resursoj kaj aranĝon de industrioj.

Xi diris ankaŭ, ke kernaj socialismaj valoroj devas difini la tonon de la komuna spirithejmo de ĉiuj etnaj grupoj, kaj ili devas nutri la homojn, precipe infanojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin