Altrangaj gvidantoj substrekas kernan statuson de Xi en diskuto kun deputitoj

(GMT+08:00) 2018-03-06 16:32:13     Redaktoro:Yu

Altrangaj ĉinaj gvidantoj lunde aliĝis al grupaj diskutoj de deputitoj por la 13a Nacia Populara Kongreso (NPK), la nacia leĝdona instanco, en la unua sesio de la 13a NPK, substrekante la kernan statuson de Xi Jinping.

La gvidantoj inkluzivis Li Zhanshu, Wang Yang, Wang Huning kaj Zhao Leji, membrojn de la Konstanta Komitato de la Politika Buro de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ).

En la grupa diskuto kun deputitoj el la provinco Jiangxi, Li Zhanshu substrekis la gravan rolon, kiun ludis la Centra Komitato de la KPĈ kun Xi ĉe la kerno en gvidado de disvolvado dum la lastaj kvin jaroj. Li diris, ke necesas plene efektivigi la penson de Xi, precipe lian penson pri ekonomio, kiu estas ĉefe bazita sur nova vizio pri disvolvado kaj la spirito de la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ, por certigi la ekonomian kaj socian evoluon en ĉi tiu jaro.

En la diskuto kun deputitoj el Sichuan-provinco, Wang Yang emfazis la firma gvidadon, kiun plenumis la Centra Komitato de la KPĈ kun Xi ĉe la kerno en realigo de historiaj ŝanĝoj en la aferoj de la partio kaj lando, instigante ĉiujn al klopodoj por defendo de ĝia aŭtoritato kaj centralizita, unuigita gvidado kaj plena efektivigo de ĝiaj decidoj kaj politikoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin