Estis unuafoje starigita la "koridoro de reprezentantoj"

(GMT+08:00) 2018-03-06 12:49:59     Redaktoro:祃璟琳

La 13a Nacia Popola Kongreso (NPK), la nacia leĝdona instanco de Ĉinio, komencis sian unuan sesion lunde matene en la Granda Popola Halo en Pekino. Antaŭ la inaŭguro, estis unuafoje starigita la "koridoro de reprezentantoj". Pluraj reprezentantoj por la 13a Nacia Popola Kongreso (NPK) estis intervjuitaj de ĉinaj kaj eksterlandaj amaskomunikiloj. Ili venis el diversaj fakoj, inkluzive de astronaŭtino, entreprenisto kaj funkciuloj el malproksimaj regionoj. Ĝis nun la nacia leĝdona instanco de Ĉinio jam malfermis kvar koridorojn de partiaj reprezentantoj, ministroj, reprezenantoj por la Nacia Popola Kongreso kaj membroj de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin