Novaĵoj (Marto 06)

(GMT+08:00) 2018-03-06 16:28:57     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 6a de marto, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉina prezidanto substrekas disvolvadon de altkvalita ekonomio; internaciaj amakomunikiloj fokusiĝi al la labrraporto de la ĉina registaro. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris lunde, ke la fokuso de altkvalita ekonomia disvolvado devas esti metita sur transformadon kaj ĝisdatigon de industrioj.

Klopodoj devas esti faritaj por fortigi kaj plibonigi la realan ekonomion, Xi diris, kiam li aliĝis al la grupa diskuto kun la deputitoj el la Aŭtonoma Regiono de la Interna Mongolio en la unua sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso (NPK), la nacia leĝdona instanco de Ĉinio.

La ĉina ekonomio transiris de la fazo de rapida kresko al la etapo de altkvalita disvolvado, diris Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, avertante, ke malnovaj pensmanieroj povas konduki Ĉinion al preskaŭ neniu loko kaj maltrafi valorajn ŝancojn. Xi rimarkigis, ke lokaj registaroj devas plene uzi siajn avantaĝojn kaj ekspluati sian potencialon por disvolvi pli da novaj, pintklasaj, alte valoraldonaj industrioj kun granda intenso de kapitalo kaj tekniko, formante multdimensian kaj multkolonan strukturon de moderna industrio. La Aŭtonoma Regiono de la Interna Mongolio devas disvolvi la modernan energisektoron per sekvado de la nova tutmonda industria tendenco. La industria ĉeno de la energisektoro devas esti etendita kaj la uzateco pliigita.

Li ankaŭ vokis la regionon evoluigi modernan manufakturadon, modernajn servojn kaj aliajn novajn sektorojn, ekzemple novan materialon, biomedicinon, elektronikon kaj informon, energiŝparadon kaj mediprotekton por aldoni novan movforton de kreskado. Xi diris, ke la regiono devas intensigi la infrastrukturan disvolvadon kaj plene uzi sian geografian pozicion por plibonigi asignadon de resursoj kaj aranĝon de industrioj.

Xi diris ankaŭ, ke kernaj socialismaj valoroj devas difini la tonon de la komuna spirithejmo de ĉiuj etnaj grupoj, kaj ili devas nutri la homojn, precipe infanojn.

Ĉefministro Li Keqiang lunde faris la raporton pri la registara laboro al la 1a sesio de 13a Nacia Popla Kongreso de Ĉinio, retrorigardante la laboron de la registaro dum la pasintaj kvin jaroj kaj farante aranĝon por la registara laboro en 2018. Ĉefaj amaskomunikiloj de diversaj landoj donis grandan atenton al la raporto.

La novaĵ-agentejo Reuters opiniis, ke la stabila kresko de la ĉina ekonomio estas ŝlosilo dum atingo de la du cent-jaraj celoj de Ĉinio.

La novaĵ-agentejo Associated Press fokusiĝi pri la klopodoj, faritaj de Ĉinio por profundigi proviz-flankan strukturan reformon kaj rapidigi konstruon de potenca lando de progresinta fabrikado.

La novaĵ-agentejo Rossiya Segodnya donis atenton al politiko pri pord-malfermo, precipe la rimedoj prenitaj de Ĉinio por stimuli stabilan kreskon de fremdaj investoj. Laŭ la raporto, Ĉinio amplekse malfermos ĝeneralan fabrikadon kaj plivastigos la malfermon de telekomunikado, medicino, eduko, prizorgo de maljunuloj kaj novenergia aŭto.

La Korea Centra Novaĵ-agentejo raportis marde, ke la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko Kim Jong Un lunde renkontiĝis kun specialaj senditoj de Sud-Koreio. La du flankoj interŝanĝis opiniojn kaj venis en akordon pri proponita renkontiĝo de la du ŝtatestroj.

Laŭ la raporto, la specialaj senditoj transdiris al Kim la deziron de sud-korea prezidento Moon Jae-in pri renkontiĝo inter ŝtatestroj de la nordo kaj sudo de la Korea Duoninsulo. Kim interŝanĝis opiniojn kun la specialaj senditoj kaj ordonis rilatajn departementojn preni respondajn rimedojn kiel eble plej rapide.

La raporto diris, ke Kim sincere interparolis kun la sud-korea delegacio pri plibonigo de la duflankaj rilatoj kaj certigo de paco kaj stabileco de la Korea Duoninsulo kaj interŝanĝis kun ili opiniojn pri mildigo de la streĉeco sur la duoninsulo kaj akceli dialogon kaj kontakton, kunlaboron kaj interŝanĝojn inter la du flankoj en multaj kampoj. Kim akcentis, ke la korea popolo mem antaŭenigu disvolvadon de la suda-nordaj rilatoj per sia unuanima klopodo.

Usona prezidento Donald Trump diris lunde post sia renkontiĝo kun vizitanta israela ĉefministro Benjamin Netanyahu, ke li eble ĉeestos la inaŭguron de la nova usona ambasadorejo en Jerusalemo. Trump diris en komuna gazetara konferenco kun Netanyahu en la Blanka Domo, ke Usono pensas pri tiu ĉi aranĝo, kaj li atendas refojan viziton al Israelo. Li diris ankaŭ, ke usona-israelaj rilatoj estas sur la plej bona nivelo, kaj la du flankoj havas striktan kunlaboron en komerco, militafero kaj aliaj kampoj.

La usona Ŝtata Departemento diris en la 23a de februaro, ke la usona ambasadorejo en Jerusalemo estos malfermita ekde majo, kaj ĝi estos starigita portempe en moderna konstruaĵo en la distrikto Arnona.

Ĝenerala direktoro de la Monrda Organizo pri Komerco Roberto Azevedo lunde vokis membrojn de la organizo eviti estigon de eskalado de tutmondaj komercaj baroj.

Azevedo diris en kunveno de ĉiuj membroj de la organizo, "Laŭ la lasttempaj anoncoj pri komercpolitikaj rimedoj, estas klare, ke ni nun vidas pli altan kaj realan riskon de eskalado de komercaj baroj en la tuta mondo."

Azevedo respondis serion da anoncoj de membroj de la organizo en la lastaj tagoj, kio sugestis, ke baldaŭ aro da novaj unuflankaj komercaj baroj estos efektivigita.

Usona prezidento Donald Trump anoncis en la 1a de marto, ke Usono lanĉos konkRetajn rimedojn, metante 25% da tarifo sur ŝtalajn importaĵojn kaj 10% da tarifo sur aluminiajn produktojn por protekti enlandajn industriojn.

Iraka ĉefministro Haider al-Abadi lunde renkontiĝis kun vizitanta ĝenerala sekretario de la Nord-Atlantika Traktat-Organizo (NATO) Jens Stoltenberg. Ambaŭ esprimis volon fortigi kunlaboron en la batalo kontraŭ la ekstremisma grupo Islama Ŝtato.

Stoltenberg tiutage atingis Bagdadon por vizito al Irako kaj okazigis intertraktadon kun Abadi. La oficejo de iraka ĉefministro diris en deklaro, ke Abadi kaj Stoltenberg ambaŭ esprimis neceson de plua kunlaboro en la batalo kontraŭ la Islama Ŝtato.

Lunde en Teherano, irana prezidento Hassan Rouhani diris al vizitanta franca ministro pri eksterlandaj aferoj Jean-Yves Le Drian, ke estos komuna perdo de ĉiuj rilataj partioj, se eksvalidiĝos la ampleksa interkonsento pri la irana nuklea demando, kaj Irano estas preta por reagi al malfavora situacio.

Rouhani diris, ke Irano estas preta por respondi al ĉiaj cirkonstancoj, kaj iuj eble estos malfavoraj al Irano. Li akcentis, ke estas necese protekti la nuklean interkonsenton, ĉar ĝi utilas al sekureco, stabileco kaj kunlaboro de la regiono. Li aldonis, ke eksvalidiĝo de la interkonsento desapontos homojn pri politika intertraktado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin