Xi partoprenis en diskutado de delegacio de Interna Mongolio

(GMT+08:00) 2018-03-06 14:50:10     Redaktoro:祃璟琳

 

Lunde, la unuan tagon de la sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso (NPK), ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio Xi Jinping partoprenis en diskutado de la delegacio de reprezentantoj el Interna Mongolio. Januare Xi estis elektita kiel reprezentanto de Interna Mongolio por la 13a Nacia Popola Kongreso (NPK). Li elektis la Internan Mongolion por elektado, esprimante altan atenton de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio al landlimaj regionoj kaj enkorpigante decidon de la registaro por rapidigo de disvolviĝo de tiuj subevoluintaj regionoj.

Dum duhora diskutado pri la registara laborraporto, Xi kelkfoje menciis la vorton "hejmloko". Li diris, ke oni devas amplekse konstrui la hejmlokon de paŝtistoj kaj establi spiritan hejmon de ĉiuj etnaj grupoj. Li akcentis, ke por plenumi la taskon de malriĉeco-elimino, estas ŝlosile liberigi profunde tiujn regionojn el la malriĉeco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin