Ĉinio alvokas por justa kaj objektiva rigardo de ĉina-afrika kunlaboro

(GMT+08:00) 2018-03-07 13:27:53     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris marde, ke Ĉinio esperas, ke aliaj landoj faros pli multe por la disvolviĝo de Afriko kaj traktos la ĉina-afrikan kunlaboron en justa kaj objektiva manieroo.

Proparolanto Geng Shuang diris tion responde al la usona akuzo, ke malaltinterezaj pruntoj de Ĉinio kaj aliaj landoj faligas iujn sub-saharajn afrikajn landojn pli profunde en ŝuldon. Li diris en regula gazetara konferenco, ke tiaj rimarkoj estas tute nekonformaj kun la vero. La ŝuldo de iuj afrikaj landoj estas la rezulto de longtempa amasiĝo anstataŭ freŝa apero. Li diris, ke Ĉinio ne estas la ĉefa kreditoro de afrikaj landoj. En la komenca periodo de industriiĝo, iu ajn lando bezonas financan subtenon. Estas malfacile por Afriko realigi industriigon kaj modernigon sen financaj garantioj.

La proparolando aldonis, ke la ĉina registaro ankaŭ instigas kaj subtenis siajn kompaniojn pliigi rektan investon en Afriko kaj esplorserĉi novajn kunlaborajn manierojn de investado, kiel ekzemple publika-privatan partnerecon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin