Ĉefministro substrekas reformon, malfermon kaj popolan vivtenon

(GMT+08:00) 2018-03-07 13:34:28     Redaktoro:Yu

Ĉina ĉefministro Li Keqiang urĝas komunajn klopodojn por antaŭenpuŝi reformon kaj malfermon, akceli novigadon, daŭrigi ekonomian kreskon kaj plibonigi popolan vivtenon marde en la jara sesio de la Nacia Popola Kongreso (NPK).

En la diskuto kun deputitoj por la 13a NPK el suda Guangxi-a Ĝŭanga Aŭtonoma Regiono, Li emfazis sekvadon de la gvidado de la Penso de Xi Jinping pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj por Nova Epoko. Li diris, ke ĉi tiu jaro markas la 40an datrevenon de la komenciĝo de reformo kaj malfermo de Ĉinio, kaj la lokaj registaroj devas ne nur plenumi la naciajn reformajn politikojn, sed ankaŭ lanĉi siajn proprajn rimedojn por krei komerc-amikan medion por profitoj de entreprenoj kaj la publiko. Li ankaŭ postulis, ke la lokaj registaroj praktiku ŝparemon, sed pliigu elspezon por programoj koncernaj al la popola vivteno kaj fokusiĝu pri mildigo de malriĉeco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin