Novaĵoj (Marto 07)

(GMT+08:00) 2018-03-07 17:16:36     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 7a de marto, merkrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉefministro substrekas reformon, malfermon kaj popolan vivteno; ŝtatestroj de Sud-Koreio kaj la KDPR renkontiĝos aprile. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang urĝas komunajn klopodojn por akceli reformon kaj malfermon, antaŭenigi novigadon, daŭrigi ekonomian kreskon kaj plibonigi popolan vivtenon marde en la jara sesio de la Nacia Popola Kongreso (NPK).

En la diskuto kun deputitoj por la 13a NPK el suda Guangxi-a Ĝŭanga Aŭtonoma Regiono, Li emfazis sekvadon de la gvidado de la Penso de Xi Jinping pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj por Nova Epoko. Li diris, ke ĉi tiu jaro markas la 40an datrevenon de la komenciĝo de reformo kaj malfermo de Ĉinio, kaj la lokaj registaroj devas ne nur plenumi la naciajn reformajn politikojn, sed ankaŭ lanĉi siajn proprajn rimedojn por krei komerc-amikan medion por profitoj de entreprenoj kaj la publiko. Li ankaŭ postulis, ke la lokaj registaroj praktiku ŝparemon, sed pliigu elspezon por programoj koncernaj al la popola vivteno kaj fokusiĝu pri mildigo de malriĉeco.

Ĉina ministro pri financo Xiao Jie diris merkrede en Pekino, ke Ĉinio ĉi-jare efektivigos plu politikojn pri redukto de impostoj kaj administraj pagoj por malpliigi la ŝarĝon de entreprenoj kaj vigligi merkatajn entojn.

Xiao faris la rimarkojn en gazetara konferenco okazigita en la novaĵ-centro de la jara sesio de la Nacia Popola Kongreso. Li diris, ke Ĉinio reformos kaj plibonigos sistemon de la aldonvalora imposto por subteni disvolvadon de la reala ekonomio, reformos la individuan laŭenspezan imposton, inkluzive de plialtigo de la sojlo de la imposto kaj intensigos la subtenon al mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj per redukto de imposto.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris marde, ke Ĉinio esperas, ke aliaj landoj faros pli multe por la disvolviĝo de Afriko kaj traktos la ĉina-afrikan kunlaboron en justa kaj objektiva maniero.

Proparolanto Geng Shuang diris tion responde al la usona akuzo, ke malaltinterezaj pruntoj de Ĉinio kaj aliaj landoj faligas iujn sub-saharajn afrikajn landojn pli profunde en ŝuldon. Li diris en regula gazetara konferenco, ke tiaj rimarkoj estas tute nekonformaj kun la vero. La ŝuldo de iuj afrikaj landoj estas la rezulto de longtempa amasiĝo anstataŭ freŝa apero. Li diris, ke Ĉinio ne estas la ĉefa kreditoro de afrikaj landoj. En la komenca periodo de industriiĝo, iu ajn lando bezonas financan subtenon. Estas malfacile por Afriko realigi industriigon kaj modernigon sen financaj garantioj.

La proparolando aldonis, ke la ĉina registaro ankaŭ instigas kaj subtenis siajn kompaniojn pliigi rektan investon en Afriko kaj esplorserĉi novajn kunlaborajn manierojn de investado, kiel ekzemple publika-privatan partnerecon.

Altranga konsilisto de sud-korea prezidento pri nacia sekureco Chung Eui-yong, estro de la speciala delegacio de Sud-Koreio al la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR), diris marde, ke Sud-Koreio kaj la KDPR interkonsentis okazigi kunvenon de ŝtatestroj de la du landoj en la Paca Hejmo sur la sud-korea flanko de la interkorea demarkcia linio en la fino de aprilo.

Chung anoncis tion en gazetara konferenco en la prezidentejo Blua Domo. Li diris, ke la KDPR klare esprimis sian volon pri sennukleigo de la Korea Duoninsulo kaj dialogo kun Usono. La speciala delegacio havis renkontiĝon kaj vespermanĝon kun la plej alta gvidanto de la KDPR Kim Jong Un dum pli ol kvar horoj lunde vespere en Pjongjango.

La delegacio hejmenrevenis marde posttagmeze post la dutaga vizito al la KDPR. Poste ili por koncize raporti al prezidento Moon pri la vizito.

La Unuiĝintaj Nacioj marde bonvenigis la venontan pintkunvenon inter la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) kaj Sud-Koreio, dirante, ke ĝi pretas helpi la procezon.

Stephane Dujarric, proparolanto de ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres, diris en deklaro, ke la ĝenerala sekretario estas instigita de la progreso akirita dum la lasta interkorea intertraktado, precipe la interkonsento pri la baldaŭa okazigo de pintkunveno, por plu redukti la militan streĉecon kaj diskuti sennukleigon en venonta intertraktado kun ĉiuj gravaj partioj. La deklaro diris, ke la ĝenerala sekretario reasertis la promeson de la UN por plua kunhelpo en ĉi tiu procezo kun koncernataj registaroj.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj marde vespere faris paroladon pri la rezultoj de la vizito de speciala delegacio de Sud-Koreio al la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR).

Proparolanto Geng Shuang diris, ke Ĉinio rimarkis, ke la vizito de la speciala delegacio de sud-korea prezidento al la KDPR atingis pozitivajn rezultojn kaj Ĉinio bonvenigas ĉi tion.

Geng diris, ke kiel proksima najbaro de la Korea Duoninsulo, Ĉinio ĉiam subtenas la klopodojn de la KDPR kaj Sud-Koreio por plibonigo de la interrilatoj kaj la klopodojn, faritajn de ĉiuj rilataj partioj por trakti respektivajn leĝajn zorgojn, inkluzive de la sekureca demando per dialogo kaj konsiliĝo kaj tiel antaŭenigi la procezon de sennukleigo de la duoninsulo.

Proparolanto de la usona Ŝtata Departemento Heather Nauert marde publikigis deklaron, dirante, ke Usono enkondukos novajn sankciojn kontraŭ la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR).

La deklaro diris, ke la usona flanko konfirmis, ke viro el la KDPR estis mortigita per kemia preparaĵo en la Kuala-Lumpura Internacia Flughaveno en Malajzio. Laŭ enlandaj rilataj leĝoj, Usono decidis enkonduki novajn sankciojn kontraŭ la KDPR. La sankcioj estas validaj ekde la 5a de marto. Tamen konkretaj rimedoj de sankcioj ankoraŭ ne estis publikigitaj.

La viro el la KDPR serĉis medicinan helpon en la Kuala-Lumpura Internacia Flughaveno en la 13a de februaro 2017, kaj poste li mortis survoje al hospitalo.

La rusa Ministerio de Defendo diris, ke rusa kargoaviadilo An-26 marde kraŝis en Sirio, kaj mortis ĉiuj 26 pasaĝeroj kaj 6 deĵorantoj en la aviadilo. La ministerio diris en deklaro, ke la armea kargoaviadilo trafis la teron dum surteriĝo en la aerbazo Hmeymim en Sirio.

Laŭ la deklaro, la aviadilo ne estis atakita kaj teknika misfunkciado eble kaŭzis la kraŝon. La Ministerio de Defendo starigis komisionon por esplori la kraŝon.

Rusio nun uzas la aerbazon Hmeymim por subteni siriajn registarajn trupojn en la batalo kontraŭ terorismaj grupoj en la lando.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin