Altrangaj gvidantoj aliĝis al grupaj diskutoj kun deputitoj

(GMT+08:00) 2018-03-08 12:05:20     Redaktoro:Selena
Altrangaj ĉinaj gvidantoj merkrede aliĝis al grupaj diskutoj de deputitoj por la 13a Nacia Populara Kongreso (NPK), la nacia leĝdona instanco, en la unua sesio de la 13a NPK.

La gvidantoj inkluzivis Li Keqiang, Li Zhanshu, Wang Yang, Wang Huning, Zhao Leji kaj Han Zheng, membrojn de la Konstanta Komitato de la Politika Buro de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ).

En la grupa diskuto kun deputitoj el la provinco Zhejiang, Li Keqiang diris, ke li tute konsentas pri amendo al la konstitucio, kiu estas grava agado por efektivigi la spiriton de la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ kaj persisti en regado bazita sur la konstitucio. Li ankaŭ vokis plu transformi registarajn funkciojn kaj liberigi viglecon kaj kreivon de la merkato.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin