Ĉina prezidanto substrekas mekanismon pri novigo kaj talentuloj

(GMT+08:00) 2018-03-08 12:53:46     Redaktoro:Selena

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede akcentis disvolvadon, homajn resursojn kaj novigon, kiam li aliĝis al grupa diskuto kun la deputitoj el la provinco Guangdong por la 13a Nacia Popola Kongreso (NPK).

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, asertis, ke klopodoj devas esti faritaj por helpi al ordinaraj homoj solvi problemojn kaj venki malfacilaĵojn.

Xi diris, ke li tute konsentas pri amendo al la konstitucio, kiu estas ekzamenita de la nacia leĝdona instanco. Li ankaŭ emfazis, ke revizio de partaj enhavoj de la konstitucio estas strategia decido farita de la Centra Komitato de la KPĈ el la ĝenerala kaj strategia konsidero pri daŭrigo kaj disvolvado de socialismo kun ĉinaj trajtoj en la nova epoko.

Li akcentas ankaŭ ekonomian restrukturadon, sciencan kaj teknikan novigon, malfermon kaj pli bonan regadon. Li diris, ke la lando devas atribui pli grandan gravecon al disvolvado de la reala ekonomio, fokusiĝi al strategiaj emerĝantaj industrioj, inkluzive de informadika teknologio, pintklasa manufakturado, biologia tekniko, novaj materialoj kaj oceana ekonomio kaj samtempe elimini industriojn kaj entreprenojn kun seriozaj poluado kaj emisiado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin