Iniciato Zono kaj Vojo sekvas internaciajn regulojn kaj merkatajn principojn

(GMT+08:00) 2018-03-08 13:22:36     Redaktoro:Yu

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris ĵaŭde, ke la iniciato Zono kaj Vojo estas tutmonda publika bonfaro, kiu sekvas internaciajn regulojn.

Wang faris la rimarkojn en gazetara konferenco en la intertempo de la jara sesio de la Nacia Popola Kongreso. Li akcentis, ke ĝi estas internacia kunlaboro, kiu sekvas merkatajn principojn, kaj ankaŭ travidebla iniciato, kiu sekvas la "oran regulon" de ampleksa konsiliĝo, kuna kontribuo kaj komunaj profitoj. Li aldonis, "Ĉio estas malferma. Estas postkulisa negoco, kaj ĉiu paŝo estas travidebla."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin