Ĉinio urĝas Usonon kaj KDPR dialogi kiel eble plej baldaŭ

(GMT+08:00) 2018-03-08 14:35:01     Redaktoro:Yu

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris ĵaŭde en Pekino en gazetara konferenco, ke Ĉinio urĝas Usonon kaj la Korean Demokratian Popolan Respublikon (KDPR) okazigi intertraktadon kiel eble plej baldaŭ.

Wang diris, ke ĉiuj rilataj partioj, precipe Usono kaj la KDPR, devas komunikiĝi kaj konduki dialogon kiel eble plej baldaŭ, surbaze de la "du-voja maniero", antaŭenigi sennukleigon de la duoninsulo kaj antaŭenigi pacajn mekanismojn. Li ankaŭ vokis solvi la legitimajn sekurecajn zorgojn de ĉiuj flankoj, inkluzive de la KDPR sur la bazo de egaleco. Li diris, ke la situacio sur la Korea Duoninsulo mildiĝis, ĉar la KDPR kaj Sud-Koreio havis serion de kontaktoj danke al la Vintraj Olimpikoj en PyeongChang.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin