Ŝanhaja ekonomio kreskis je 6,9% en 2017

(GMT+08:00) 2018-03-08 18:19:23     Redaktoro:Yu

La urba statistika buroo anoncis ĵaŭde, ke la ekonomio de Ŝanhajo kreskis je 6,9% en 2017.

Ĝi egalpaŝis kun la kresko de la malneta enlanda produkto de la lando kaj estis iom pli alta ol la 6,8-procenta kresko en la antaŭa jaro. La malneta regiona produkto de Ŝanhajo atingis 3,01 duilionojn da juanoj (475 miliardoj da usonaj dolaroj) en la lasta jaro kun la plej granda kontribuo de la terciara sektoro, kiu konsistigis 69% de la totalo.

Valoro aldonita en la primara industrio falis je 9,5%, dum kresko en sekundara kaj terciara industrioj kalkuliĝis al 5,8% kaj 7,5% respektive.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin