Novaĵoj (Marto 08)

(GMT+08:00) 2018-03-08 17:25:51     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 8a de marto, ĵaŭde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉina prezidanto substrekas mekanismon pri novigo kaj talentuloj; ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj diris, ke Ĉinio liveros pli da pozitiva energio al la progresema afero de la homaro.Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede akcentis disvolvadon, homajn resursojn kaj novigon, kiam li aliĝis al grupa diskuto kun la deputitoj el la provinco Guangdong por la 13a Nacia Popola Kongreso (NPK).

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, asertis, ke klopodoj devas esti faritaj por helpi al ordinaraj homoj solvi problemojn kaj venki malfacilaĵojn.

Xi diris, ke li tute konsentas pri amendo al la konstitucio, kiu estas ekzamenita de la nacia leĝdona instanco. Li ankaŭ emfazis, ke revizio de partaj enhavoj de la konstitucio estas strategia decido farita de la Centra Komitato de la KPĈ el la ĝenerala kaj strategia konsidero pri daŭrigo kaj disvolvado de socialismo kun ĉinaj trajtoj en la nova epoko.

Li akcentas ankaŭ ekonomian restrukturadon, sciencan kaj teknikan novigon, malfermon kaj pli bonan regadon. Li diris, ke la lando devas atribui pli grandan gravecon al disvolvado de la reala ekonomio, fokusiĝi al strategiaj emerĝantaj industrioj, inkluzive de informadika teknologio, pintklasa manufakturado, biologia tekniko, novaj materialoj kaj oceana ekonomio kaj samtempe elimini industriojn kaj entreprenojn kun seriozaj poluado kaj emisiado.

Altrangaj ĉinaj gvidantoj merkrede aliĝis al grupaj diskutoj de deputitoj por la 13a Nacia Popola Kongreso (NPK), la nacia leĝdona instanco, en la unua sesio de la 13a NPK.

La gvidantoj inkluzivis Li Keqiang, Li Zhanshu, Wang Yang, Wang Huning, Zhao Leji kaj Han Zheng, membrojn de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ).

En la grupa diskuto kun deputitoj el la provinco Zhejiang, Li Keqiang diris, ke li tute konsentas pri amendo al la konstitucio, kiu estas grava agado por efektivigi la spiriton de la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ kaj persisti en regado bazita sur la konstitucio. Li ankaŭ vokis plu transformi registarajn funkciojn kaj liberigi viglecon kaj kreivon de la merkato.

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris ĵaŭde matene en Pekino, ke jam komenciĝis la diplomatia agado de Ĉinio por 2018, kaj la ĉina diplomatio por la nova epoko kreos pli bonan eksteran medion por la disvolvado de Ĉinio kaj liveros pli da pozitiva energio al la progresema afero de la homaro.

Wang faris la rimarkojn, kiam li kunvokis gazetaran konferencon en la informa centro de la 1a sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso. Li diris, ke en la pasintaj kvin jaroj Ĉinio malfermis diplomatian vojon de granda lando kun ĉinaj trajtoj kaj ĉina stilo, kiu ludis gravan rolon en defendo de la nacia suvereneco kaj popolaj interesoj kaj servo al la enlandaj reformo kaj malfermo kaj akiris historian atingon.

Parolante pri la iniciato Zono kaj Vojo, Wang akcentis, ke ĝi estas internacia kunlaboro, kiu sekvas merkatajn principojn, kaj ankaŭ travidebla iniciato, kiu sekvas la "oran regulon" de ampleksa konsiliĝo, kuna kontribuo kaj komunaj profitoj. Li aldonis, "Ĉio estas malferma. Estas postkulisa negoco, kaj ĉiu paŝo estas travidebla."

Wang diris en la gazetara konferenco, ke malgraŭ ŝanĝiĝoj de la mondo kaj klaĉoj de iuj, la profunda ĉina-afrika amikeco estas nerompebla, kaj Ĉinio neniam ŝanĝos sian ideon pri fideleco kaj sincereco al Afriko. Li diris, ke kiel bona frato kaj bona partnero de afrikaj landoj, Ĉinio ĉiam zorgas pri bezonoj kaj interesoj de afrikaj landoj. Li dirs, ke nun afrikaj landoj alfrontas du gravajn taskojn, tio estas konservi pacon kaj akceli disvolvadon, kaj Ĉinio intensigos sian mediaciadon pri afrikaj tiklaj demandoj laŭ efektivaj bezonoj de afrikaj landoj, plifortigos kunlaboron kun ili en batalo kontraŭ teroristoj kaj piratoj, redukto de katastrofoj kaj aliaj ne-tradiciaj sekurecaj kampoj kaj helpos al ili altigi la kapablon en konservado de paco kaj sekureco.

La ministro urĝas Usonon kaj la Korean Demokratian Popolan Respublikon (KDPR) okazigi intertraktadon kiel eble plej baldaŭ. Li diris, ke ĉiuj rilataj partioj, precipe Usono kaj la KDPR, devas komunikiĝi kaj konduki dialogon kiel eble plej baldaŭ, surbaze de la "du-voja maniero", antaŭenigi sennukleigon de la duoninsulo kaj antaŭenigi pacajn mekanismojn. Li ankaŭ vokis solvi la legitimajn sekurecajn zorgojn de ĉiuj flankoj, inkluzive de la KDPR sur la bazo de egaleco. Li diris, ke la situacio sur la Korea Duoninsulo mildiĝis, ĉar la KDPR kaj Sud-Koreio havis serion da kontaktoj danke al la Vintraj Olimpikoj en PyeongChang.

Konstantin Kosachev, prezidanto de la Komitato pri Internaciaj Aferoj sub la Federacia Konsilio de Rusio, diris merkrede, ke Usono enkondukis novajn sankciojn kontraŭ la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR), kun la celo subfosi la pacan intertraktadon inter Sud-Koreio kaj la KDPR.

Kosachev skribis en sia Twitter-konto, ke la usonaj motivoj por sankcioj kontraŭ aliaj landoj estas pli kaj pli absurdaj. Restas neklara la kazo pri mortigo de viro el la KDPR en la kuala-lumpura internacia flughaveno en Malajzio, kaj ne necesas diri, ke oficialuloj de la KDPR estis implikitaj en la kazo, tamen la usona registaro tute ne interesiĝas pri ĉio ĉi. Kosachev aldonis, ke Usono enkondukis la novajn sankciojn okaze de la evidenta reboniĝo de la situacio en la Korea Duoninsulo, kun la celo subfosi la interkorean pacintertraktadon.

La plenuma komitato de la Palestina Liberiga Organizo (PLO) emfazis merkrede, ke la palestina flanko oponas transiran planon pri solvado de la palestina demando.

Palestina prezidento Mahmoud Abbas prezidis kunvenon de la plenuma komitato de la Palestina Liberiga Organizo tiutage en la urbo Ramallah. Komunikaĵo publikigita post la kunveno diris, ke en la 20a de februaro la Sekureca Konsilio de la UN okazigis publikan kunvenon pri la palestina demando, kaj Abbas urĝis okazigi internacian konferencon pri Palestino laŭ internacia leĝo kaj rilataj rezolucioj de la UN por atingi la celon fondi sendependan palestinan ŝtaton surbaze de la landlimo de 1967, kun Orient-Jerusalemo kiel la ĉefurbo.

La komunikaĵo diris, ke la kunveno reasertis, ke la palestina flanko oponas la usonan decidon pri agnosko de Jerusalemo kiel la ĉefurbo de Israelo kaj malakceptas solvadon de la palestina demando laŭ transira plano.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin