Xi diris tion, kiam li aliĝis al la grupa diskuto kun la deputitoj el la provinco Shandong por la 13a Nacia Popola Kongreso (NPK). Li diris, ke lokaj aŭtoritatoj devas havi profundan komprenon pri la graveco kaj neceseco de la strategio kaj serioze efektivigi ĝin.
Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, asertis, ke la kvalito de modere prospera socio kaj socialisma modernigo estas decidita de agrikultura konkurencivo, kampara medio kaj kamparaj enspezoj. Li urĝis lokajn aŭtoritatojn revigligi kamparajn industriojn, pliigi enspezojn de kamparanoj, mildigi malriĉecon kaj riĉigi la kapmaran vivon.