Sukcese okazis la 36a Komuna Seminario en Chongqing

(GMT+08:00) 2018-03-09 09:25:42     Redaktoro:Xiong

Lastatempe en la urbo Chongqing, sukcese okazis la 36a Komuna Seminario. Sume 20 esperantistoj el Ĉinio kaj Sud-Koreio partoprenis en la seminario.

La temo de tiu ĉi seminario estas "La Zono kaj Vojo-Prosperigo de la Jangzi-Rivero". La ĉeestantoj plene diskutis pri diversaj ĉinaj aktivecoj por junuloj en 2018.

Dum la kunveno sinjoro Yuan Ailin, prezidanto de la Chongqing Esperanto-Asocio parolis en la temo "Pri Novaj Ideoj de E-movado en la Nova Epoko".

KS komenciĝis en 1982. Junaj esperantistoj de Sud-Koreio kaj Japanio ĝin iniciatis kaj persiste okazigis ĉiujare, kaj en 1995 al ĝi aliĝis Ĉinio, kaj en la jaro 2012 oficiale Vjetnamio. La aranĝo multe kontribuas al la interkomunikado de junaj esperantistoj en orienta Azio kaj antaŭenpuŝas la disvolviĝon de Esperanto en tiu ĉi regiono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin