Trijara agoplano batali por blua ĉielo

(GMT+08:00) 2018-03-10 15:04:13     Redaktoro:Xiong

En la 10a de majo Huang Runqiu, membro de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, vicministro pri mediprotektado, en Pekino diris, ke nuntempe en Ĉinio la bridado de aerpoluado ankoraŭ estas malfacila laboro, kaj pro tio Ĉinio nun estas ellaboranta trijaran agoplanon batali por la blua ĉielo, validan ĝis la jaro 2020.

Huang Runqiu informis, ke en la lastaj jaroj la rimedoj alprenitaj de Ĉinio kontraŭ aerpoluado igis la ĉielon havi pli multe da bluaĵoj kaj nuboj, sed ni devas serioze rigardi al tia fakto, ke el 338 ĉefaj urboj triono ankoraŭ ne atingis la normalan nivelon, kaj pro tio Ĉinio havas pezan taskon por bridi la aerpoluadon kaj nun estas ellaboranta trijaran agoplanon batali por la blua ĉielo, validan ĝis la jaro 2020.

Huang Runqiu samtempe alvokis, ke la agado por la blua ĉielo kaj la blankaj nuboj bezonas partoprenadon de ĉiuj amasoj, kaj nur en la praktikado de la verda evolumaniero kaj de la verda vivmaniero povas konstante ekzisti la blua ĉielo kaj la blankaj nuboj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin