Al ĉina-usonaj novigo kaj kunlaboro en teknologio ne ekzistas baro

(GMT+08:00) 2018-03-10 16:36:51     Redaktoro:Xiong

La 10an de marto la ĉina sciencteknika ministro Wan Gang diris en Pekino, ke estas bonvenaj usonaj entreprenoj en Ĉinio; krom elektra aŭtomobilo, al ni ambaŭ estas multaj aferoj paroleblaj, kaj se ni direktas nin al sufiĉaj interkomuniko kaj interŝanĝo, al la ĉina-usonaj novigo kaj kunlaboro en teknoloio ne ekzistas baro.

Tiutage en la gazetara konferenco de la unua sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso, kiam Wan Gang respondis al la demando de raportisto pri la kunlaboro de Ĉinio kaj Usono en elektra aŭto, li diris, ke en la kunlaboro de elektra aŭto Ĉinio kaj Usono havas tre intiman rilaton: Ĉinio kaj Usono havas unu komunan esplorocentron, kiu sin okupas ĉefe super la tri flankoj, tio estas, energiŝpara konstruado, utiligo de pura karbo kaj elektra aŭto. Al la ĉina-usonaj novigo kaj kunlaboro en teknologio ne ekzistas baro; se ekzistas ia problemo, ni povos solvi ĝin per interkomunikado. Estas bonvenaj usonaj entreprenoj en Ĉinio; krom elektra aŭtomobilo, al ni ambaŭ estas multaj aferoj paroleblaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin