Gigantismo de urbo devas esti kuracata

(GMT+08:00) 2018-03-10 17:17:11     Redaktoro:Xiong

La 10an de marto Huang Yan, membro de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, vicestro pri loĝejo kaj konstruado de urbo kaj kamparo, diris en Pekino, ke la ŝtato per urba projektado efike solvos la gigantismon de urbo kaj lasos la loĝantojn pli bele vivi.

Ŝi diris: "Ni devas intensigi la manieron de transformado. Antaŭe nia laboro direktiĝis ĉefe al kresko de kvanto, sed nun ni devas doni nian atenton sur kvaliton, tio estas, altigi la median kvaliton de urbo. Kaj samtempe ni devas atente protekti kaj heredi la tradicon kaj la kulturon en la konstruado de urbo. En la distribuado de riĉfontoj kaj faktoroj ni devas konsideri homojn kiel centron, kaj sur tiu konsidero ni pensas pri la interna ligo inter produktado, vivado, media spaco kaj funkcioj de urbo. Kaj cetere, ni postulas prudentan radiuson, en kiu niaj loĝantoj facile atingu ien ajn, kien li deziras, kaj en kiu ili sin servu rapide kaj oportune."

Huang Yan informis, ke nuntempe en Ĉinio pli ol 57% de la loĝantaro loĝas en urbo, kaj en la jaro 2020 la proporcio atingos 60%.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin