Amendo al la konstitucio utilas al longedaŭra paco kaj stabileco

(GMT+08:00) 2018-03-12 15:01:50     Redaktoro:Selena

La nacia leĝdona instanco de Ĉinio dimanĉe adoptis la amendon al la konstitucio, inkluzive de revizio koncerna al la oficperiodo de ĉina prezidanto.

Shen Chunyao, estro de la Komisiono pri Leĝaj Aferoj de la Nacia Popola Kongreso (NPK), diris, ke la revizio helpas subteni la aŭtoritaton kaj centralizitan kaj unuigitan gvidadon de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kun Xi Jinping kiel ĉe la kerno. Shen diris, ke tio estas ŝlosila rimedo por plibonigi la sistemon de ŝtata gvidado. Li aldonis, ke spertoj en la pasintaj 20 jaroj montris, ke la gvida sistemo "tri en unu" estis sukcesa, efika kaj ŝlosila por Ĉinio. La "tri" aludas la oficojn de ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, prezidanto de la Centra Milita Komisiono kaj ŝtata prezidanto.

Shen diris ankaŭ, ke la revizio havas vastan kaj firman politikan, leĝan kaj socian bazojn. Leĝdonantoj dufoje aplaŭdis, kiam ĝi estis prezentita en la unua sesio de la 13a NPK por ekzamenado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin