La 12an de marto la ŝtatprezidanto Xi Jinping intervidiĝis en la Granda Popola Halo kun Chung Eui-yong, speciala sendito de sudkorea prezidento kaj ministro pri ŝtata sekureco.
Xi Jinping diris, ke prezidento Moon Jae-in komisiis Chung Eui-yong, kiel specialan senditon, ekskluzive viziti Ĉinion por komuniki la staton de lia vizito al Nord-Koreio kaj Usono, kaj por tio Ĉinio esprimas laŭdon.
Chung Eui-yong transdonis al Xi Jinping la sinceran saluton de prezidento Moon Jae-in, kaj diris, ke la vizito de prezidento Moon Jae-in al Ĉinio en la pasinta jaro estis tre sukcesa, kaj ke Sud-Koreio volas kune kun Ĉinio kreskigi la dulandajn rilatojn. Li emfazis, ke nun en la Korea duoninsulo aperis pozitiva ŝanĝiĝo, en kio Ĉinio ludis gravan rolon, kiu influis la situacion.