Nacia leĝdona instanco nomas partian gvidadon sia plej granda forto

(GMT+08:00) 2018-03-12 13:51:37     Redaktoro:Yu

La nacia leĝdona instanco de Ĉinio substrekis la gvidadon de la partio, kiam ĝi resumis sian laboron dum la pasintaj kvin jaroj dimanĉe.

Zhang Dejiang, prezidanto de la Konstanta Komitato de la 12a Nacia Popola Kongreso (NPK), diris, kiam li faris la laborraporton de la komitato en la unua sesio de la 13a NPK, ke la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) estas la esenca elemento kaj la plej granda forto de la sistemo de popolaj kongresoj.

Ĉinaj gvidantoj Xi Jinping, Li Keqiang, Li Zhanshu, Wang Yang, Wang Huning, Zhao Leji kaj Han Zheng ĉeestis la plenan kunvenon.

Zhang diris, "Ni devas subteni la centralizitan kaj unuigitan gvidadon de la Centra Komitato de la KPĈ kun kamarado Xi Jinping ĉe la kerno." Li diris, ke la nacia leĝdona instanco devas strikte bazi la planadon kaj antaŭenigon de sia laboro sur la ĝenerala laboro de la partio kaj la lando, kaj senhezite sekvi la bezonojn de la partio kaj la popolo. Li emfazis, ke la nacia leĝdona instanco devas plene efektivigi la Penson de Xi Jinping pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj por Nova Epoko.

Dum la periodo, la nacia leĝdona instanco promulgis 25 leĝojn, reviziis 127 leĝojn, aprobis 46 decidojn pri leĝaj demandoj kaj aliaj gravaj aferoj, kaj publikigis naŭ leĝajn interpretojn. Zhang ankaŭ substrekis la rolon de la popolaj kongresoj en realigo de la principo "regado de la lando fare de la popolo" kaj antaŭenigo de laŭleĝa regado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin