Honkonganoj donis grandan atenton al adoptita amendo al konstitucio

(GMT+08:00) 2018-03-12 14:51:18     Redaktoro:Yu

Retejoj de multaj honkongaj amaskomunikiloj dimanĉe raportis pri amendo al la Konstitucio de la Ĉina Popola Respubliko, kiu estis adoptita en la 1a sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso (NPK) per la subteno de grandega plimulto.

La retejo de la Honkonga Komerca Ĵurnalo raportis, ke Huang Yushan, vicestro kaj proparolanto de la delegacio de la Honkonga Speciala Administracia Regiono por la NPK, diris, ke 36 honkongaj deputitoj por la NPK partoprenis en la voĉdono pri amendo al la konstitucio. Li aldonis, ke ĉiuj membroj de la honkonga delegacio esprimis sian subtenon al la amendo en grupa diskuto. Tan Yaozong, deputito el Honkongo kaj membro de la prezidio de la 13a NPK, diris, ke la revizio de la konstitucio konformas al la postulo de la nacia disvolvado en la nova epoko; la Komunista Partio de Ĉinio estas respondeca kaj kapabla reganta partio, kaj nur ĝi kapablas konduki la landon kaj la popolon al disvolviĝo. Tan aldonis, ke la revizio estas necesa.

Ankaŭ la retejoj de la ĵurnalo Dagong, Ekonomia Ĵurnalo kaj la Ĵurnalo Sing Tao raportis pri adopto de la amendo al la ĉina konstitucio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin