Internacia komunumo fokusiĝis pri adopto de konstitucia amendo

(GMT+08:00) 2018-03-12 15:24:20     Redaktoro:Yu

Amendo al la Konstitucio de la Ĉina Popola Respubliko estis voĉdone adoptita dimanĉe posttagmeze en la 1a sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso (NKP). Ĉefaj amaskomunikiloj de la mondo faris raportojn pri la okazaĵo. Personoj el diversaj rondoj de fremdaj landoj donis pozitivan taksadon al la amendo, dirante, ke la amendo estas ĝusttempa, konformas al disvolvado en la nova epoko kaj havas gravan realan signifon kaj profundan historian gravecon.

Rusa fakulo pri Ĉinio Alexei Maslov diris, ke al la konstitucio estas aldonitaj enhavoj pri subteno kaj plifortigo de la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio, kio helpas plifortigi la konscion pri gvidado de la partio, firmigi la unuecon, starigi konsentojn kaj formi rezultanton por realigo de la ĉina revo de nacia rejuniĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin