Ĉinio daŭre ludas apartan rolon por solvado de nordkorea nuklea problemo

(GMT+08:00) 2018-03-13 20:02:36     Redaktoro:Xiong

En la regula gazetara konferenco de la 13a de marto Lu Kang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio daŭre ludas sian apartan rolon por solvi la nordkorean nuklean problemon.

Lu Kang diris, ke Ĉinio senŝanceliĝe sin dediĉas al sennukleigo en la Korea duoninsulo, al paco kaj stabileco en la duoninsulo, kaj al solvo de la problemo per dialogo kaj intertraktado, kaj ke Ĉinio daŭre ludas sian apartan rolon, por ke ĉiuj partioj komencu intertraktadon kaj konstantigu ĝin ĝis ke aperos bona rezultato, kaj ĝis ke en la Korea duoninsulo estos paco, stabileco kaj sennukleeco.

La 12an de marto Chung Eui-yong, speciala sendito de sudkorea prezidento, faris viziton al Ĉinio kaj komunikis al la ĉina flanko la staton de sia vizito al Nord-Koreio kaj Usono. La ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun li, la ĉina ŝtata konsilisto Yang Jiechi interparolis kun li, kaj la ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi ankaŭ konversaciis kun li.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin