Ĉinaj gvidantoj aliĝis al grupaj diskutoj en sesio de NPK

(GMT+08:00) 2018-03-13 11:42:13     Redaktoro:Yu

Ĉinaj altrangaj gvidantoj aliĝis al grupaj diskutoj kun deputitoj lunde en la unua sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso (NPK).

La gvidantoj inkluzivas Li Keqiang, Li Zhanshu, Wang Yang, Wang Huning, Zhao Leji kaj Han Zheng, membrojn de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ).

En diskuto kun deputitoj el Hunan-provinco, Li Keqiang alvokis daŭrigi reformon kaj malfermon kaj pliigi klopodojn por kreado de laŭleĝa kaj justa komerca medio por entreprenado kaj novigo. Li urĝis transformadon kaj ĝisdatigon de la reala ekonomio kaj esprimis subtenon al progresintaj ekipaĵ-manufakturoj en tutmonda konkurenco.

En diskuto kun deputitoj el Jilin-provinco, Li Zhanshu diris, ke subteni kaj plibonigi la sistemon de popolaj kongresoj, estas ŝlosilo por plene kompreni la Penson de Xi Jinping pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj por Nova Epoko kaj bone efektivigi gravajn politikojn faritajn en la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ.

Dum diskuto kun deputitoj el Xinjiang, Wang Yang alvokis sekvi la gvidadon de la penso de Xi, fokusiĝi pri socia stabileco kaj paco, akceli interŝanĝojn inter etnaj grupoj kaj plifortigi etnan solidarecon.

En diskuto kun deputitoj el Qinghai-provinco, Wang Huning urĝis lokajn registarojn plifortigi mediprotekton kaj verdan kreskon por aldoni freŝan energion al la evoluado de la provinco. Li aldonis, ke klopodoj devas esti faritaj ankaŭ por redukti malriĉecon kaj plifortigi etnan solidarecon.

Dum diskutoj kun deputitoj el Gansu-provinco, Zhao Leji diris, ke disciplinaj kaj kontrolaj aŭtoritatoj devas preni la oportunon de kontrola komisiono listigita kiel ŝtata organo en la konstitucio por antaŭenpuŝi reformojn en la nacia kontrola sistemo.

Diskutante kun deputitoj el Hainan-provinco, Han Zheng diris, ke la provinco devas preni la ŝancon de la 40a datreveno de la reformo kaj malfermo de Ĉinio kaj la 30a datreveno de Hainan-a Speciala Ekonomia Zono por konstrui la provincon en internacian turisman insulon kaj prioritatigi mediprotekton.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin