Leĝdonantoj aŭskultis projekton de leĝo pri kontrolado kaj planon pri reformo de kabineto

(GMT+08:00) 2018-03-14 10:43:28     Redaktoro:Yu

Ĉinaj leĝdonantoj marde aŭskultis projekton de leĝo pri kontrolado kaj planon pri reformo de la Ŝtata Konsilio, aŭ la kabineto, en la unua sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso (NPK).

Ĉinaj gvidantoj Xi Jinping, Li Keqiang, Li Zhanshu, Wang Yang, Wang Huning, Zhao Leji kaj Han Zheng ĉeestis la kvaran plenan kunvenon de la unua sesio de la 13a NPK.

Deputitoj por la NPK adoptis decidon pri specialaj komitatoj de la 13a NPK kaj balotmetodon por siaj prezidantoj, vicprezidantoj kaj membroj.

Laŭ la decido, la 13a NPK havos dek specialajn komitatojn koncernajn al la kampoj de etnaj aferoj, konstitucio kaj leĝo, eksterlandaj aferoj, medioprotekto, agrikulturo, kamparaj aferoj kaj tiel plu.

En la marda kunveno, la deputitoj por la NPK adoptis nomliston de prezidantoj, vicprezidantoj kaj membroj de la Konstitucia kaj Leĝa Komitato de la NPK kaj la Komitato pri Financaj kaj Ekonomiaj Aferoj de la NPK.

La 19an de marto, ili decidos pri la personaro de la ceteraj ok komitatoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin