Ĉina prezidanto kondolencas pro kraŝo de bangladeŝa pasaĝeraviadilo

(GMT+08:00) 2018-03-14 12:01:08     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde esprimis kondolencojn pro la kraŝo de bangladeŝa pasaĝeraviadilo lunde en Nepalo, en kiu 49 homoj estis mortigitaj kaj 22 aliaj vunditaj.

En mesaĝoj senditaj al bangladeŝa prezidento Md. Abdul Hamid kaj nepala prezidento Bidya Devi Bhandari, Xi esprimis bedaŭron pro la kraŝo kaj la gravaj perdoj, kiujn ĝi kaŭzis. En la nomo de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo kaj en sia propra nomo, Xi esprimis profundajn kondolencojn al la familioj de la viktimoj.

La saman tagon, ankaŭ ĉina ĉefministro Li Keqiang sendis kondolencajn mesaĝojn al bangladeŝa ĉefministro Sheikh Hasina kaj nepala ĉefministro K.P. Sharma Oli.

La aviadilo kun 71 homoj kraŝis dum surteriĝo en la Internacia Flughaveno Tribhuvan en la nepala ĉefurbo Katmanduo kaj eksplodis. El la 67 pasaĝeroj, 32 estis el Bangladeŝo, 33 el Nepalo kaj du el Ĉinio kaj Maldivoj respektive.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin