Per dialogo kaj konsiliĝo konvene solvi malkonkordon

(GMT+08:00) 2018-03-15 20:15:44     Redaktoro:Xiong

En la regula gazetara konferenco de la 15a de marto Lu Kang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio esperas, ke koncernaj partioj, surbaze de fakto, per dislogo kaj konsiliĝo konvene solvi malkonkordon.

Lastatempe iu rusa eksa duvizaĝa spiono estis atencita en Britio, kaj tiu evento vekis diplomatian malkonkordon inter Britio kaj Rusio. Por tio, posttagmeze de la 14a de marto, la Sekureca Konsilio de UN tenis urĝan kunvenon por esplori la aferon. Lu Kang komentis pri tio:

"Rusio kaj Britio estas du influhavaj landoj kaj permanentaj membroj de la Sekureca Konsilio de UN. Ni esperas, ke la du landoj per dialogo kaj konsiliĝo konvene solvos la problemon; ĉiaokaze interkomunikiĝo kaj kunlaboro inter permanentaj membroj de la Sekureca Konsilio de UN estas tre gravaj."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin