Listo de kandidatoj por novaj ĉinaj ŝtataj gvidantoj estis proponita por diskuto

(GMT+08:00) 2018-03-16 10:51:04     Redaktoro:Yu

La prezidio de la unua sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso (NPK) ĵaŭde decidis sendi iujn ŝlosilajn dokumentojn kaj liston de kandidatoj por la venontaj elektoj de ŝtataj gvidantoj por diskuto.

La prezidio sub la gvidado de Li Zhanshu, la plenuma prezidanto de la prezidio, decidis, ke la listo de kandidatoj por la prezidanto kaj vicprezidanto de la Ĉina Popola Respubliko kaj la prezidanto de la Centra Milita Komisiono de la Ĉina Popola Respubliko kaj ankaŭ la prezidanto, vicprezidanto kaj ĝenerala sekretario de la Konstanta Komitato de la 13a NPK estos sendita al ĉiuj delegacioj por la NPK por diskuto kaj konsiliĝo.

La Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) rekomendis la kandidatojn por ŝtataj gvidantoj al la prezidio de la sesio.

Komisie de la Centra Komitato de la KPĈ, Chen Xi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ, faris klarigojn al la prezidio pri la kandidatoj al la postenoj de ŝtataj gvidantoj.

La prezidio decidis ankaŭ transdoni la projekton de elektmetodo al ĉiuj delegacioj por diskuto, kaj adoptis la aranĝon pri okazigo de ceremonioj por nove elektitaj kaj nomumitaj oficialuloj por ĵuri lojalecon al la konstitucio.

La aliaj dokumentoj, kiujn la prezidio decidis sendi al ĉiuj delegacioj por diskuto, inkluzivas la projektojn de rezolucioj pri la registara laborraporto pri la efektivigo de la plano pri nacia ekonomia kaj socia disvolvado en 2017 kaj la plano por 2018, pri la efektivigo de la centra kaj loka buĝetoj en 2017 kaj la centra kaj loka buĝetoj en 2018, kaj reviziita versio de la projekto de leĝo pri kontrolado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin