Plena kunveno de la unua sesio de la 13a NPK elektis ŝtatajn gvidantojn

(GMT+08:00) 2018-03-17 14:10:51     Redaktoro:Xiong
Sabate matene en Pekino, okazis plena kunveno de la unua sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso (NPK). Deputitoj por la 13a NPK elektis, per anonima voĉdono, Xi Jinping kiel la prezidanton de la Ĉina Popola Respubliko kaj prezidanton de la Centra Milita Komisiono de la Ĉina Popola Respubliko.

Li Zhanshu estis elektita kiel prezidanto de la Konstanta Komitato de la 13a Nacia Popola Kongreso, kaj Wang Qishan, elektita kiel vicprezidanto de la la Ĉina Popola Respubliko.

Wang Chen, Cao Jianming, Zhang Chunxian, Shen Yueyue, Ji Bingxuan, Arken Imirbaki, Wan Exiang, Chen Zhu, Wang Dongming, Padma Choling, Ding Zhongli, Hao Mingjin, Cai Dafeng and Wu Weihua estis elektitaj kiel vicprezidantoj de la Konstanta Komitato de la 13a NPK, kaj Yang Zhenwu, elektita kiel ĝenerala sekretario de la Konstanta Komitato de la 13a NPK.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin