Plano pri reformo de institucioj de Ŝtata Konsilio estis aprobita en NPK

(GMT+08:00) 2018-03-17 09:33:25     Redaktoro:Yu

Sabate matene en Pekino, okazis plena kunveno de la unua sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso. La plano pri reformo de institucioj de la Ŝtata Konsilio estis aprobita en la kunveno.

La reformo celas optimumigi kaj reguligi gravajn kampojn kaj funkciojn de ŝlosilaj ĉeneroj en la registara sistemo kaj starigi regadan sistemon de laŭleĝa administrado kun klaraj funkcioj por altigi la plenuman kapablon de la registaro kaj pli bone servi al la popolo. Post la reformo, la Ŝtata Konsilio konsistos el 26 departementoj krom la Ĝenerala Oficejo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin