Mortis ĉiuj sep homoj en usona milithelikoptero kraŝinta en Irako

(GMT+08:00) 2018-03-17 10:37:45     Redaktoro:Yu

La usona armeo diris vendrede, ke mortis ĉiuj sep homoj en la usona milithelikoptero, kiu kraŝis ĵaŭde en Irako.

Oficiro el la usona armeo diris al amaskomunikiloj, ke tiam la helikoptero ne estis dum milita operaco, kaj neniu signo montris, ke ĝi estis atakita de malamika fajroforto.

La usona Ministerio de Defendo diris ĵaŭde, ke helikoptero de la tipo HH-60 kun 7 homoj kraŝis tiutage en okcidenta Irako proksime al la landlimo kun Sirio. La armeo jam komencis enketo pri la okazaĵo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin