Li Keqiang estas elektita kiel ĉefministro

(GMT+08:00) 2018-03-18 14:19:49     Redaktoro:Selena

Dimanĉe matene en Pekino, okazis la sesa plena kunveno de la unua sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso (NPK).

Deputitoj por la 13a NPK, naciaj leĝdonantoj, elektis, per anonima voĉdono, Li Keqiang kiel ĉefministron kaj Yang Xiaodu kiel direktoron de la Nacia Kontrola Komisiono.

Ili ankaŭ elektis Xu Qiliang kaj Zhang Youxia kiel vicprezidantojn de la Centra Milita Komisiono, Zhou Qiang kiel prezidanton de la Supera Popola Juĝejo, Zhang Jun kiel ĝeneralan prokuroron de la Plej Supera Popola Prokurorejo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin