Okazis la 6a plena kunveno de la unua sesio de la 13a NPK

(GMT+08:00) 2018-03-18 17:12:40     Redaktoro:Xiong

Dimanĉe matene en Popola Halo de Pekino, okazis la 6a plena kunveno de la unua sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso (NPK). Laŭ propono de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj post voĉdonado de deputitoj por la 13a NPK, oni decidis elekti Li Keqiang kiel ĉefministron de la ĉina Ŝtata Konsilio. Xi skribis sian unuan prezidantan dekreton por enoficigi Li Keqiang kiel ĉefministron de la ĉina Ŝtata Konsilio.

Xu Qiliang kaj Zhang Youxia estas elektitaj kiel vicprezidantoj de la Centra Milita Komisiono de la Ĉina Popola Respubliko.

Wei Fenghe, Li Zuocheng, Miaohua kaj Zhang Shengmin estas elektitaj kiel membroj de la Centra Milita Komisiono de la Ĉina Popola Respubliko.

Yang Xiaodu estas elektita kiel direktoro de Nacia Kontrola Komisiono de la Ĉina Popola Respubliko.

Zhou Qiang estas elektita kiel prezidanto de Supera Popola Juĝejo de la Ĉina Popola Respubliko.

Zhang Jun estas elektita kiel ĝenerala prokuroro de la Plej Supera Popola Prokurorejo de la Ĉina Popola Respubliko.

Poste ĉina ĉefministro Li Keqiang, direktoro de Nacia Kontrola Komisiono de la Ĉina Popola Respubliko Yang Xiaodu, prezidanto de Supera Popola Juĝejo de la Ĉina Popola Respubliko Zhou Qiang, ĝenerala prokuroro de la Plej Supera Popola Prokurorejo de la Ĉina Popola Respubliko Zhang Jun respektive ĵuris lojalecon al konstitucio; vicprezidantoj kaj membroj de la Centra Milita Komisiono de la Ĉina Popola Respubliko, membroj de la Konstanta Komitato de la 13a NPK respektive faris publikan ĵuron de lojaleco al konstitucio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin