Ĉinaj leĝdonantoj kunvenis por decidi pri membroj de kabineto

(GMT+08:00) 2018-03-19 15:59:09     Redaktoro:Yu

La 13a Nacia Popola Kongreso (NPK), la nacia leĝdona instanco de Ĉinio, okazigis la sepan plenan kunvenon de sia unua sesio lunde matene por decidi la novan konsiston de la Ŝtata Konsilio.

La listo de kandidatoj, proponitaj de ĉefministro Li Keqiang, por vicĉefministroj, ŝtataj konsilantoj, ministroj, prezidanto de la centra banko, ĝenerala kontrevizoro kaj ĝenerala sekretario de la Ŝtata Konsilio, estis submetita al voĉdono por aprobo. Han Zheng, Sun Chunlan, Hu Chunhua kaj Liu He estisj elektita kiel vicĉefministroj; Wei Fenghe, Wang Yong, Wang Yi, Xiao Jie kaj Zhao Kezhi estis elektitaj kiel ŝtataj konsilantoj.

Estis anoncitaj ankaŭ la nomumo de ĝenerala sekretario de la Ŝtata Konsilio, ministroj, direktoroj de komisionoj, prezidanto de la centra banko kaj ĝenerala kontrevizoro.

Laŭ aranĝoj de la prezidio de la sesio, la nove elektitaj oficialuloj ĵuris sian lojalecon al la konstitucio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin