Ĉefministro Li Keqiang: Dungado estas ege grava afero de la registaro

(GMT+08:00) 2018-03-20 12:51:49     Redaktoro:祃璟琳

Ĉina ĉefministro Li Keqiang diris marde, ke dungado estas gravega afero por ĉiu familio, kaj diversnivelaj registaroj kaj funkciuloj devas meti dungadon en la koron kaj sur la dorson.

Li diris, ke ĉijara registara laborraporto unuafoje metis senlaborecon registritan de urboj en atendatan celon por pli sufiĉe speguli situacion de dungado en urboj.

Ĉijare estos efektive aldonitaj 15 milionoj ĝis 16 milionoj da laborpostenoj kaj la celo estas garantii dungiĝon de almenaŭ 11 milionoj da homoj kaj la pli alta celo estas dungi 13 milionojn da postenoj. Ĉijare Ĉinio kreos stabilajn laborŝancojn por kamparaj laborantoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin