Novaĵoj (Marto 26)

(GMT+08:00) 2018-03-26 16:14:18     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj! Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas lundo, la 26a de marto. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: prezidanto Xi Jinping sendis gratulon al kunveno de prezidantoj de plej superaj juĝejoj el portugallingvaj landoj; ĉina amaskomunikilo kritikas komercan militon lanĉitan de usona prezidento Trump.  Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan leteron al la kunveno de prezidantoj de la plej superaj juĝejoj el portugallingvaj landoj, kiu malfermiĝis lunde en Kantono.

Xi diris en sia letero, ke en la lastaj jaroj rapide disvolviĝis la rilatoj inter Ĉinio kaj la portugallingvaj landoj; kunlaboro kaj interŝanĝoj inter juĝaj instancoj estas grava parto de la rilatoj. Li diris, ke la kunveno havas gravan signifon en akcelado de kunlaboro kaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj tiuj landoj en la juĝa kampo, kreos bonan jurŝtatan medion por la komuna disvolviĝo de Ĉinio kaj la portugallingvaj landoj kaj kontribuos por konstruado de la komunumo kun komuna estonteco de la homaro.

Usona prezidento Donald Trump subskribis memorandon en la 22a de marto, kiu altrudos tarifojn al importaĵoj kun valoro de 60 miliardoj da usonaj dolaroj el Ĉinio, kaj antaŭ kelkaj tagoj, la usona registaro decidis meti 25-procentan tarifon sur importitajn ŝtalajn produktojn kaj 10-procentan tarifon sur aluminiajn produktojn. Kial la registaro de Trump provokis la komercan disputon malgraŭ fortaj oponoj ne nur el ĝiaj partneroj, sed ankaŭ el amaskomunikiloj kaj komercaj grupoj?

Trump opiniis, ke la alta deficito de Usono dum longa tempo estis kaŭzita pro malekvilibra komerco kun Ĉinio. Fakte sekve de la efektivigo de politikoj pri redukto de imposto, la deficito grandiĝas plu. Kiel grava ero de la tutmonda valorĉeno, Ĉinio ludas gvidan rolon en produktoj kun granda kvanto, industriaj produktoj kaj loĝistika servo, tial ŝanĝiĝo de la ĉina-usonaj rilatoj alportos gigantan negativan influon al la monda ekonomio.

Kompreneble la alia celo de Trump estas bati la ĉinan ekonomion por ke Usono posedu plu sian pozicion. Ĉinio neniam serĉos hegemonion kaj ĉiam strebas al reciprokprofita kunlaboro, sed se Usono vere lanĉos la komercan militon, Ĉinio certe reagos. Plej greve estas, ke en la pasintaj kvin jaroj, Ĉinio sin dediĉis al reformo de la proviz-flanka strukturo kaj rapidigo de la teknika ĝisdatigo de entreprenoj, tial nun ĉinaj entreprenoj havas pli grandan kapablon kontraŭ premo kaj riskoj.

La ĉina Ministerio de Komerco anoncis lunde, ke ĝi komencis kontraŭdumpingan enketon pri feno importita el Usono, la Eŭropa Unio, Sud-Koreio, Japanio kaj Tajlando.

Oficiala deklaro diris, ke la ministerio ricevis peton pri enketo el enlandaj produktantoj, kiuj akuzas fremdajn fabrikistojn pri dumpingo de feno sur la ĉina merkato je prezoj sub ilia justa valoro. Laŭ la deklaro, la enketo devas esti finita antaŭ la 26a de marto de la venonta jaro, sed, en specialaj cirkonstancoj, ĝi povas esti longigita ĝis la 26a de septembro 2019.

Ĉinio lunde lanĉis negocon de naftaj templimaj kontraktoj kalkulitaj laŭ juano en la Ŝanhaja Internacia Energiborso, kiu estas la unua templima negoco en la ĉina ĉeftero al internaciaj investantoj.

Borskvotitaj estas kontraktoj liverotaj dum la periodo de septembro de la kuranta jaro ĝis marto de 2019. La baznivela prezo de 15 kontraktoj estis fiksita je 416 juanoj (65,8 usonaj dolaroj), 388 juanoj kaj 375 juanoj po barelo, laŭ malsamaj datoj de la livero.

Lunde matene en la portempa deponejo de restaĵoj de ĉinaj volontuloj mortintaj dum la Korea Milito, en Inchon, Sud-Koreio okazis ceremonio por enĉerkigo de la kvina grupo da restaĵoj de tiuj ĉinaj martiroj. La sud-korea flanko elterigis restaĵojn de 22 ĉinaj martiroj en la periodo de marto ĝis novembro de la lasta jaro. Laŭ interkonsento, la 28an de marto en la internacia flughaveno en Inchon, Ĉinio kaj Sud-Koreio okazigos ceremonion por transdono de tiuj restaĵoj.

La kuranta jaro markas la 10an datrevenon de la establo de la Azi-Pacifika Reto por Daŭripova Adminitrado kaj Rebonstatigo de Arbaro. Oficialulo el la ĉina Ŝtata Administracio de Forstokulturo kaj Herbejo diris en rilata memorfesta kunveno en Pekino lunde, ke same kiel antaŭe Ĉinio subtenos plu disvolvadon de la Azi-Pacifika Reto por Daŭripova Adminitrado kaj Rebonstatigo de Arbaro kaj klopodos kune kun ĉiuj ekonomioj de la azi-pacifika regiono por antaŭenigi forstokulturan kunlaboron kaj akceli rebonstatigon de arbaroj en la regiono,

Peng Youdong, vicdirektoro de la Ŝtata Administracio de Forstokulturo kaj Herbejo, diris, ke Ĉinio havas arbarojn kun la areo de pli ol 200 milionoj da hektaroj, kaj la kvanto de tero kovrita de arbaroj kreskis de 8,6% en la 1950-aj jaroj ĝis proksimume 22% nun. La forstumita tero kalkuliĝas al pli ol 69 milionoj da hektaroj. Li aldonis, ke Ĉinio klopodos plu por antaŭenigi rebonstatigon kaj daŭripovan disvolvadon de arbaroj kaj grandskalan forstumadon.

La rusa novaĵ-agentejo Sputnik raportis, ke laŭ la fajroestingaj aŭtoritatoj, 53 homoj estis mortigitaj dimanĉe en fajrego en la aĉetcentro en la rusa urbo Kemerovo, kaj multaj aliaj restas mankantaj.

Antaŭaj raportoj diris, ke malaperis 64 homoj, inkluzive de 41 infanoj. Nun fajrobrigadanoj laboras plu en la okazejo por serĉi la malaperintojn.

La germana polico konfirmis, ke eksa kataluna gvidanto de Hispanio, Carles Puigdemont, estis arestita dimanĉe, kiam li eniris en Germanion el Danio.

Loka amaskomunikilo raportis, ke proparolanto de la germana polico konfirmis la areston, dirante, ke laŭ eŭropa arestordono, Puigdemont estis arestita je la 11a horo kaj 19 minutoj antaŭtagmeze laŭ loka horo fare de la polico de la ŝtato Schleswig-Holstein sur la Federcia Aŭtovojo 7 en la direkto al Hamburgo, de kie li deziris reveni al Belgio.

Samtempe, la loka ĵurnalo Kieler Nachrichten citis parolojn de la juĝaj rondoj, dirante, ke Puigdemont evidente konsideris peti azilon en Germanio.

Laŭ la raporto, proparolanto de la ministerio pri internaj aferoj de Schleswig-Holstein diris, ke se li petas azilon, la peticio estos ekzamenita de la Federacia Oficejo pri Enmigrado same kiel por iu ajn alia.

Puigdemont estas fuĝanta de post la sensukcesa intenco pri sendependeco de Katalunio el Hispanio en la lasta oktobro. La Plej Supera Kortumo de Hispanio vendrede publikigis novan arestoordonon kontraŭ Puigdemont kaj aliaj individuoj malantaŭ la intenco pri sendependeco.

Sabate en Kabulo, afgana prezidento Ashraf Ghani diris, ke por altigi la kvaliton de la nacia edukado, mildigi la mankon de instruaj materialoj, la afgana registaro asignos specialan fonduson por konstrui 6 000 lernejojn en la venontaj du jaroj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin