Amikeco de Ĉinio kaj Nord-Koreio estas grava forto por konservi la regionan kaj mondan pacojn

(GMT+08:00) 2018-03-28 17:28:23     Redaktoro:Xiong

Lastatempe, invitite de la plej alta ĉina gvidanto Xi Jinping, la plej alta nordkorea gvidanto Kim Jong Un faris, post sia enoficiĝo, la unuafojan neoficialan viziton al Ĉinio. Okaze de la turniĝo de la nuna situacio de la Korea duoninsulo la vizito de Kim Jong Un al Ĉinio utilas al la sana disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Nord-Koreio kaj al tio, ke la pozitiva ŝanĝiĝo de la situacio de la Korea duoninsulo konservu sin plu.

La tradicia amikeco inter Ĉinio kaj Nord-Koreio, kiel proksimaj najbaroj interligitaj per montoj kaj akvoj, estis persone kreita kaj zorgeme kulturita de la dulandaj malnovaj gvidantoj, kaj tio estas grava fundamenta ŝtono de la dulandaj rilatoj. Ĉinio konsekvence dediĉas sin al la evoluigo de la dulandaj rilatoj de bona najbareco.

En la nuna situacio bonaj kaj sanaj rilatoj inter Ĉinio kaj Nord-Koreio estas ne nur daŭrigo de la dulanda tradicia amikeco, sed ankaŭ postulo de la du landoj, kreskigi ekonomion kaj plibonigi vivtenon de popolo.

Kaj cetere, bonaj kaj sanaj rilatoj inter Ĉinio kaj Nord-Koreio ankaŭ estas grava forto por konservi la regionan kaj mondan pacojn. En la lastaj jaroj, kia ajn estis la situacio de la Korea duoninsulo, ĉu streĉa ĉu milda, kaj kia ajn estis komentario pri Ĉinio el la ekstero, ĉu laŭda ĉu ataka, Ĉinio ĉiam senŝanceliĝe insistis pri la sennukleigo de la duoninsulo, pri la konservo de la stabileco kaj paco en la duoninsulo, kaj pri la solvo de la problemo per dialogo kaj interkonsiliĝo, kaj el tio oni vidas, ke Ĉinio ĉiam prenas kiel la plej gravan politikon la serĉadon de paco kaj feliĉo por la popolo.

Ĉinio konstante ludas apartan rolon en la solvo de la problemo pri la Korea duoninsulo. Tiu ĉi vizito de Kim Jong Un al Ĉinio okazis ĝuste en la momento, en kiu Ĉinio eniris en la novan epokon post la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, kaj pro tio la rilatoj inter Ĉinio kaj Nord-Koreio alvenigos novan evoluan ŝancon kaj estas metitaj per enhavo de la nova epoko. En la procezo, en kiu oni per dialogo solvas la problemon pri sennukleigo de la duoninsulo, sanaj kaj stabilaj rilatoj inter Ĉinio kaj Nord-Koreio estas ne sole grava garantio por atingi la celon, sed ankaŭ grava forto por konservi la pacon de la nordorientazia regiono kaj de la mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin