Ĉinio kaj Sud-Koreio promesis antaŭenigi politikan traktadon de demando de Korea Duoninsulo

(GMT+08:00) 2018-03-31 12:17:14     Redaktoro:Yu

Yang Jiechi, speciala reprezentanto de ĉina prezidanto Xi Jinping, interparolis kun sud-korea prezidento Moon Jae-in vendrede en la Blua Domo en Seulo, kaj ambaŭ flankoj promesis antaŭenigi politikan traktadon de la demando de la Korea Duoninsulo.

Yang, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj estro de la Ĝenerala Oficejo de la Centra Komitato pri Eksterlandaj Aferoj, transdiris salutojn de Xi al Moon. Li diris, ke la celo de lia vojaĝo estas efektivigi la konsenton inter la du ŝtatestroj kaj plibonigi duflankajn rilatojn kaj strategian kunlaboron.

Yang diris, ke ĉi tiu jaro markas la 10an datrevenon de la starigo de la ĉina-sudkorea strategia kunlabora partnereco, kaj Ĉinio volas labori kune kun Sud-Koreio por antaŭenigi sanan kaj stabilan disvolviĝon de duflankaj rilatoj. Yang esprimis la esperon daŭrigi kondukan kaj gvidan rolon de la pintkunvenoj de la ŝtatestroj de ambaŭ landoj, plifortigi politikan komunikadon, firmigi reciprokan strategian fidon, profundigi reciproke profitan kunlaboradon kaj akceli kunlaboradon kaj kunordigon koncernan al la iniciato Zono kaj Vojo. Yang informis Moon pri la vizito de la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko Kim Jong Un al Ĉinio, dirante, ke Ĉinio delonge subtenas sennukleigon de la Korea Duoninsulo. Li aldonis, ke Ĉinio subtenas konservadon de paco en la duoninsulo kaj solvadon de konflikto per dialogo.

Moon petis Yang transdoni ties gratulon al Xi pro lia elektiĝo kiel ĉina prezidanto. Li diris, ke la strategia kunlabora partnereco inter Sud-Koreio kaj Ĉinio konservas bonan tendencon, kaj ke li atendas, ke la duflankaj rilatoj estos plu antaŭenigitaj en ĉi tiu jaro. Li aldonis, ke Sud-Koreio volas plibonigi kunordigon kun Ĉinio por kune defendi pacon kaj stabilecon sur la duoninsulo, kaj ke nur dialogo povas solvi iujn elstarajn demandojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin